El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua trajno el Wuhan atingis Pekinon

| 2020-04-10
Bookmark and Share

La 8-an de aprilo Wuhan, iama centro de la epidemio de COVID-19 en Ĉinio, oficiale nuligis trafikan limigon. La unuaj pasaĝeroj el la urbo jam atingis la Okcidentan Fervojan Stacion de Pekino per la grandrapida trajno G4802, kiu estas la unua trajno el Wuhan al la stacio post la nuligo de la trafika limigo.


La trajno G4802 eniras en la Okcidentan Fervojan Stacion de Pekino.


Pasaĝeroj eliras el la trajno.


Pasaĝeroj post eltrajniĝo


Atendado por eliri el la stacio


Speciala aǔtobuso transportanta pasaĝerojn el Wuhan


Kiam la pasaĝeroj atingis la stacion, ili devas unue iri al la halo de metroa stacio, kaj tie grupiĝi laǔ la distriktoj kie ili loĝas. Ĉiu pasaĝero ricevas temperaturan kontrolon, kaj tiuj senfebraj povas eliri el la stacio.


Ĉiu distrikto de Pekino ĉiutage akceptas siajn loĝantojn ĉe difinita zono en la stacio, aranĝas ilin iri laǔ speciala trairejo al aparta parkejo, kaj sekve speciala aǔtobuso transportas ilin al la distrikto.


Kiam la pasaĝeroj aǔtobuse atingis sian distrikton, rilataj laborantoj ilin akceptas kaj transportas al iliaj loĝejoj aǔ organizoj. Tiuj, kiuj bezonas kvarantenon, estas kunsenditaj al difinita loko.


Komunumo kontrolas la identecon kaj korpan temperaturon de la revenintoj, kaj desinfektas iliajn kunportaĵojn. Post 14-taga memobservado aǔ kvaranteno, la komunumo permesas ilin libere en- kaj eliri.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments