El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang ĉeestis specialan konferencon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri COVID-19

| 2020-04-15
Bookmark and Share


La 14an de aprilo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis specialan videokonferencon de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri COVID-19.


Li diris, ke disvastiĝas la epidemio en la tuta mondo. Viruso estas la komuna malamiko de la homaro kaj neniu lando povas pensi nur pri si mem. En la speciala konferenco de gvidantoj de Grupo 20, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke la internacia komunumo devas firmigi fidon, unuiĝi kaj kunlabori kontraŭ la epidemio. La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plifortigi la koncepton pri Homara Komunumo de Komuna Estonteco, fokusi en komunaj voloj kaj fortoj, alpreni pli grandan decidemon kaj agemon, eligi la signalon de orientaziaj landoj pri kunlaboro kaj reciproka helpo kaj strebi al frua venko.


Li faris tri proponojn: unue, ke la membroj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas plenforte plifortigi kunlaboron pri preventado kaj regado kaj altigi nivelon de publika sano. Ĉinio volas per senkondiĉa helpo kaj komerca kanalo doni eblan subtenon kaj helpon al la membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj subteni la Mondan Organizon pri Sano, por ke ĝi ludu gvidan rolon en la monda preventado kaj regado; due, oni devas rekomenci ekonomian disvolvadon kaj stimuli integrigon de regiona ekonomio, plue redukti doganajn tarifojn, forigi obstaklojn, pliglatigi komercon, akceli investojn, reciproke malfermi merkatojn kaj malfermi "rapidan koridoron" por gravaj kaj urĝaj interŝanĝoj; kaj trie, ili devas aldoni energion por striktigi aranĝon de politikoj kaj rezisti al diversaj riskoj kaj defioj.


La ĉeestantoj diris, ke antaŭ la senprecedenca defio de la epidemio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas montri unuiĝon, kunordigi agadojn, plifortigi interŝanĝon de spertoj, dividi informojn kaj akceli disvolvadon de mekanismoj por preventado kaj regado, plifortigi kunordigon de politikoj de makroskopa ekonomio, garantii glatecon de produktoĉenoj kaj provizĉenoj kaj stabiligi merkatan fidon. Ili konvinkiĝis, ke post venko super la epidemio, plivastiĝos kaj pliprofundiĝos la kunlaboraj rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments