El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: ses kriterioj devas esti pripensataj antaŭ ol forigi la limigojn pro la epidemio

| 2020-04-15
Bookmark and Share

La 13-an de aprilo, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) rimarkigis, ke iuj landoj volas forigi limigojn al homa cirkulado dum la epidemio, sed la spertoj montras, ke oni devas konsideri ses specifajn kriteriojn antaŭ ol forigi la limigojn. 


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano 


Tedros diris en tiutaga gazetara konferenco, ke MOS baldaŭ publikigos reviziitan konsilon pri preventado kaj regado de COVID-19. La konsilo prezentas 6 kriteriojn, kiujn diversaj landoj devas prizorgi antaŭ ol forigi la limigojn: la propagiĝo de la epidemio estas regita; la medicina sistemo havas la kapablon por trovi, kontroli, kvarantenigi kaj kuraci ĉiun kazon kaj trovi ĉiun kontaktanton; risko de epidemia eksplodo en specialaj medioj, kiel sanaj instalaĵoj kaj sanatorioj, estas maksimume malpliigita; prevent-rimedo estas adoptita en laborejoj, lernejoj kaj aliaj lokoj, kien homoj devas iri; risko de importitaj kazoj estas regebla; komunumoj per edukado, partopreno kaj rajtigo jam helpis homojn alkutimiĝi al la epidemia situacio. 


Tedros substrekis, ke la propagiĝo de la epidemio rapide progresas, kaj la malrapidiĝo de la propagiĝo estas malrapida. "Alivorte, la rapideco de malkresko de kazoj estas multe pli milda ol tiu de kresko. Tio signifas, ke limigoj devas esti malrapide kaj subrege forigitaj, kaj oni ne devas tion plenumi per unufoja ago." Li diris, ke nur kiam oni faras ĝustajn publik-sanajn agadojn, inkluzive de plifortigo de kapablo por spuri kontaktantojn, oni povas forigi la limigojn.


Tedros proponis, ke ĉiuj landoj efektivigu sistemajn agadojn por bridi la propagiĝon de la epidemio, savi vivojn kaj fine atingi stabilecon kun malmulta aŭ nenia propagiĝo. Samtempe, oni devas havigi al malavantaĝaj grupoj bazajn sanservojn, tiel ke medicinaj resursoj estu en ekvilibro inter traktado de COVID-19 kaj tiu de aliaj malsanoj. Li deklaris, ke "finfine tute bridi la propagiĝon de la viruso dependos de esplorado kaj produktado de sekura kaj efika vakcino." 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments