El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefesploristo de Yale-Universitato: Usono kaj Ĉinio devas kunlabori

| 2020-04-15
Bookmark and Share

Antaŭ nelonge, intervjuita de la novaĵ-agentejo Xinhua, Stephen Roach, ĉefesploristo de Yale-Universitato de Usono, diris, ke la epidemio de COVID-19 estas tutmonda minaco, kiu transiras landlimojn. Diversaj landoj devas kune klopodi por bridi ĝin, kaj kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio estas tre ŝlosila por antaŭenigi ĉi-tiun procezon. 


Stephen Roach, ĉefesploristo de Yale-Universitato de Usono


Roach diris, ke la epidemio, kiu ne havas naciecon, estas publika krizo pri sano de la tuta mondo. Usono kaj Ĉinio klopodas por preventi kaj regadi la epidemion. Por batali kontraŭ ĝi, la nura solvo estas kunlaboro, precipe gvidado kaj antaŭenigo de Usono kaj Ĉinio. 


Li diris, ke tio estas bona ŝanco por Usono kaj Ĉinio realigi kunlaborojn en scienca esplorado, publika sano, interŝanĝo de informoj, iniciatoj de ŝtataj kaj privataj sektoroj, kaj aliaj kampoj. Nun estas tempo por direkti rigardon malproksimen kaj forigi malkonsentojn. Li esperas, ke Usono komprenos la necesecon de kunlaboro kun Ĉinio.


Roach rimarkigis, ke estas bedaŭrinde, ke iuj usonaj politikistoj per la epidemio de COVID-19 stigmatizas Ĉinion, kio kaŭzis negativan inflon sur la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Li diris, ke nun estas la tempo por la du landoj forlasi konfliktojn kaj kunlabori. "Mi esperas, ke en ĉi-tiu urĝa momento, Usono povos fari al si memekzamenon kiel en la pasinteco, por serĉi kunlaboron kun Ĉinio celante trakti la pandemion. Tio estas la nura solvo."


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments