Ili faris geedziĝajn fotojn en Wuhan
En la 12-a de aprilo, preskaǔ tuj post nuligo de trafikaj limigoj en Wuhan, Luo Jian kaj Cheng Yishuang faris geedziĝajn fotojn delonge deziritajn de ili.
Ili planis fari la fotojn kaj okazigi nupton post la Printempa Festo, sed la subita epidemio ŝanĝis ĉion. Ekde la 3-a de aprilo, la oficejoj pri geedziĝa registrado en Wuhan refunkcias unuj post aliaj. Kaj post nuligo de trafika limigo, lokaj laborejoj pri nuptokostumaj luado kaj vendado kaj pri nupta fotado kaj aliaj industrioj enorde rekomencas laboradon. Luo Jian kaj Cheng Yishuang tuj sin anoncis en tiu ĉi fotejo por sekvataga fotado.
Cheng Yishuang diris: "Pro la epidemio, ni ne sciis ĉu ni povus fotiĝi. Nun fotejoj rekomencas laboron, do ni tuj venis por mendi."
La fotejo funkcias jam de dek kelkaj jaroj en Wuhan, sed ĝin trafis malfaciloj pro la epidemio. Qiao Xiao, ĝia estro diris: "Antaǔe februaro kaj marto estis la plej laborplena tempo, kaj la enspezoj en tiuj du monatoj okupis trionon de tiuj en la tuta jaro. En la 20-a de januaro ni ekĉesigis funkciadon kaj refunkcias en la 11-a de aprilo. Komence certe malfacilas, sed en lastaj tagoj plimultiĝas klientoj, la situacio estos pli kaj pli bona!"
Luo Jian (dekstre) kaj Cheng Yishuang
Cheng Yishuang dum ŝminkado en la fotejo
Luo Jian elektas kostumon.
Ili faras geedziĝan foton.
Desinfektado ĉe la pordo de la fotejo
Fotado de geedziĝa foto ĉe Jangzio
Geedziĝa foto ĉe Jangzio
Post fotado
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat