El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN starigis loĝistikan centron en Etiopio por helpi afrikajn landojn kontraǔbatali COVID-19

| 2020-04-16
Bookmark and Share

La 14-an de aprilo Stefan Dyuzharrik, proparolanto de Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris, ke UN komencas aranĝi kaj sendi materialojn, per loĝistika centro en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, al afrikaj landoj por helpi ilin kontraǔbatali COVID-19.


Tion diris Stefan Dyuzharrik en videa gazetara konferenco tiutage. Li diris, ke la Monda Manĝaĵa Programo de UN kunlaboras kun la etiopia registaro kaj starigis loĝistikan centron en la Internacia Flughaveno Bole de Adis-Abebo. La centro respondecas pri transportado de kontraǔ-epidemiaj materialoj kaj urĝsavaj laborantoj al afrikaj landoj, kaj helpe transportas malsanulojn de afrikaj landoj.


Afrika Unio, kies ĉefsidejo estas en Adis-Abebo, respondecas pri teknika subteno kaj kunordigo de materiala disdonado. 25 laborantoj de la programo servas en la flughaveno Bole por garantii 24-horan funkciadon de la centro ĉiu-tage.


Dyuzharrik diris, ke Guterres multfoje esprimis sian zorgon pri la kontraǔ-epidemia kapablo de tiuj lokoj kun malbonaj medicinaj kondiĉoj aǔ en milito. La stariĝo de la centro profitas de la klopodoj de Guterres utiligi la tutmonde provizan ĉenon de UN por aranĝi kontraǔ-epidemiajn materialojn.


En la 13-a de aprilo, aviadilo portanta materialojn de la Monda Organizo pri Sano jam atingis Adis-Abebon. La materialoj estos senditaj al 32 afrikaj landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments