El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diversaj landoj sendis ĉartitajn aviadilojn al Ĉinio por aĉetado

| 2020-04-16
Bookmark and Share


Propagiĝas COVID-19 en multaj landoj, kaj mankas al ili materialoj kontraŭ la malsano. Ĉinio, granda lando de fabrikado, fariĝis la unua celloko por ilia aĉetado.


Inter la ĉartitaj aviadiloj, iuj estas pasaĝeraviadiloj konvertitaj por transportado de kargo, iuj estas kargoaviadiloj malofte videblaj kaj aliaj estas militaj aviadiloj. La plej alloga estas la monde plej granda kargoaviadilo.


AN-225 estas supergranda milita kargoaviadilo kun ses motoroj, kaj ĝia ŝarĝokapablo estas maksimume 250 tunoj. Tiu aviadilo el Ukrainio estas la nura en la mondo.


La 14an de aprilo AN-225 atingis la Chopin-an Internacian Flughavenon en Varsovio de Pollando. Ĝi kunportis 1 050 kubmetrojn da ekipaĵoj aĉetitaj en Ĉinio, inkluzive de 76 tunoj da protektaj kostumoj, 11 tunoj da protektaj vizaĝkovriloj kaj 9 tunoj da maskoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments