El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri vakcinoj kontraŭ COVID-19 aprobitaj por klinikaj provoj en Ĉinio

| 2020-04-17
Bookmark and Share


La 14an de aprilo rilata respondeculo el la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio deklaris en la gazetara konferenco de la Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Kuna Preventado kaj Regado, ke tri vakcinoj kontraŭ COVID-19 el Ĉinio estas nun en fazo de klinikaj provoj, kaj pliaj vakcinoj antaŭvide estos aprobitaj por klinikaj provoj.


Inter ili, la adenvirusa vakcino el la teamo gvidata de la fakulo Chen Wei estas la unua sankciita por klinikaj provoj; en la 12a de aprilo la Ŝtata Administracio de Medicinaj Produktoj aprobis por klinikaj provoj la senaktivigitan vakcinon kontraŭ la nova koronviruso, kunkreitan de la Wuhan-a Instituto de Biologiaj Produktoj sub la Ĉina Nacia Farmacia Grupo kaj la Wuhan-a Instituto de Virusologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj; en la sekva tago alia senaktivigita vakcino el la esplor-disvolva limigita kompanio Sinovac en Pekino estis aprobita por klinikaj provoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments