El Popola Ĉinio>头条新闻>

G20 konsentis, ke la plej malriĉaj landoj provizore ĉesigos pagon de ŝuldoj

| 2020-04-17
Bookmark and Share


La 15-an de aprilo, ministroj pri financo de Grupo 20 (G20) kaj gvidantoj de Centraj Bankoj okazigis videokonferencon kaj konsentis, ke la plej malriĉaj landoj povas provizore ne pagi siajn ŝuldojn.


La konferenco estis prezidata de Saud-Arabio, la deĵoranta prezidant-lando de G20. Laŭ la komunikaĵo publikigita de la konferenco, membroj de G20 promesas doni subtenon pri sano kaj kuracado al la landoj, kiuj havas postulojn tiu-flanke, kaj konsentas, ke la plej malriĉaj landoj povas provizore ĉesigi pagadon de siaj ŝuldoj ekde la 1-a de majo ĝis la fino de la kuranta jaro.


La komunikaĵo prezentas, ke G20 subtenas kaj konsentas, ke la plej malriĉaj landoj, kiuj postulas moratorion, provizore ĉesigas pagon de ŝuldoj. La financaj oficialuloj de la partoprenantaj landoj ankaŭ alvokis privatajn kreditorojn partopreni en la iniciato.


La komunikaĵo rimarkigas, ke la urĝa tasko de G20 estas pritrakti la epidemion de COVID-19 kaj ĝian influon al sano, socio kaj ekonomio. G20 klopodos por protekti vivojn, regi la epidemion, zorgi pri dungado kaj enspezo de homoj, kaj promesas uzi ĉiujn disponeblajn metodojn por subteni la tutmondan ekonomion, rekonstrui fidon, konservi financan stabilecon kaj eviti la longan aŭ profundan influon de la epidemio sur la ekonomio.


Post la videokonferenco, Mohammed Al-Jadaan, financa ministro de Saud-Arabio, diris en la gazetara konferenco, ke la subteno de G20-membrolandoj al la plej malriĉaj landoj havas gravan signifon. Li diris ankaŭ, ke per komuna klopodo, ĉiuj landoj venkos ĉi tiun krizon, revigligos ekonomion kaj bone sin preparos por trakti ĉiajn krizojn en la estonteco.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments