El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estas viktimo de la koronviruso, ne suferiganto

| 2020-04-22
Bookmark and Share

Reage al la diroj de kelkaj usonaj politikistoj pri akuzo kontraǔ Ĉinio pro la propagiĝo de la epidemio de COVID-19, la 20-an de aprilo en regula gazetara konferenco Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio, samkiel aliaj landoj, estas atakita de la koronviruso, la lando estas viktimo, ne suferiganto, nek "komplico" de la viruso. Tiuj usonanoj devas ĉesigi la senbazajn atakon kaj akuzon.


Geng Shuang diris, ke post apero de la epidemio, Ĉinio, kun la sinteno de publikeco, travideblo kaj respondeco, alprenis ĉiuflankajn, striktajn kaj radikalajn metodojn por plenforte bridi la propagiĝon de la epidemio, kaj aktive faris internaciajn kunlaborojn. Ĉinio multe sin dediĉis, diskonigis siajn spertojn kaj kontribuis al la tutmonda batalo kontraǔ la epidemio. "La internacia komunumo vidis la klopodojn kaj atingojn de Ĉinio dum la batalado kaj donis altan takson."


Li diris, ke la viruso estas komuna malamiko de la tuta homaro, ĝi eble aperas en ajna momento en ajna loko de la mondo. Alfrontante la minacon de grava sankrizo kaj infekta malsano, internacia komunumo devas solidariĝi kaj kunlabori kaj ne devas kritiki unu la alian eĉ sensence krii pri kulpigo kaj kompenso.


Li diris, ke Usono devas klare scii, ke ĝia malamiko estas la viruso, ne Ĉinio. Nur per kunlaboro la internacia komunumo povos venki la viruson. Senbazaj atakoj kaj fifamigo de alia lando ne povas reakiri la malŝparitan tempon kaj la vivojn de mortintoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments