El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kazaĥio konstruis hospitalon por malsanuloj de COVID-19 en 13 tagoj

| 2020-04-24
Bookmark and Share

Laǔ informo el la kazaĥa grupo BI la 21-an de aprilo, en la 20-a de aprilo la grupo finkonstruis hospitalon en Nur-Sultan por malsanuloj de COVID-19. La hospitalo komencos akcepti malsanulojn post aranĝo kaj reguligo de medicinaj ekipaĵoj.


La hospitalo en Nur-Sultan (fotita de flugroboto en la 20-a de aprilo)


Konstruejo de la hospitalo (maldekstre) en la 5-a de aprilo kaj tiu (dekstre) en la 18-a de aprilo


Malsanula ĉambro de la hospitalo, fotita en la 19-a de aprilo


Post 13-taga konstruado, stariĝis la pretkonstruita hospitalo kun la totala investo de ĉirkaǔ 12,8 milionoj da usonaj dolaroj kaj desegnita servodaŭro de pli ol 10 jaroj. La hospitalo havas 200 litojn, el kiuj 100 estas ekipitaj per medicinaj spirhelpiloj kaj 40 per vivsubtenaj sistemoj, por kvaranteno kaj kuracado de malsanuloj de COVID-19.


En la 3-a de aprilo Askar Mamin, ĉefministro de Kazaĥio, decidis en kunveno de komitato pri ŝtata urĝstato, ke estos konstruitaj tri portempaj hospitaloj en la urboj Nur-Sultan, Almaty kaj Shymkent por trakti la epidemion. La hospitaloj en la lastaj du urboj estas en konstruado.


Ministro pri sano de la lando diris en la 5-a de aprilo, ke la kulmina nombro de infektitoj de la koronviruso eble estos 3 500 homoj. Ĝis la 21-a de aprilo, en la lando estis 1 977 konfirmitaj kazoj, inter kiuj 19 mortis kaj 489 resaniĝis.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments