El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Nepo de John Rabe ricevis medicinajn materialojn el Ĉinio

| 2020-04-24
Bookmark and Share

Okaze de la rapida propagiĝo de la epidemio de COVID-19 en Germanio, la portempa laborgrupo de Ĉina Ambasadorejo en Germanio veturis al Heidelberg por transdoni kontraǔepidemiajn materialojn kolektitajn de la nankina registaro al Thomas Rabe, nepo de John Rabe, kiu savis multe da ĉinoj antaǔ pli ol 80 jaroj.


La 21-an de aprilo en Heidelberg, sudokcidenta urbo de Germanio, Thomas Rabe (la 1-a de maldekstre), funkciulo de la heidelberg-a registaro (la 2-a de maldekstre) kaj ĉinaj laborantoj


Kiu estas John Rabe?


John Rabe estis germana komercisto, kiu loĝis en Nankino, Jiangsu-provinco, Ĉinio, en la pasinta jarcento. Novembre de 1937, kiam la japanaj agresantoj atakis Nankinon kaj faris masakron, li, je risko de sia vivo, estigis kune kun aliaj fremdlandaj amikoj internacian protektan zonon kaj servis kiel estro de la zono. En la zono de malpli ol 4 kvadrataj kilometroj li protektis kaj savis la vivojn de pli ol 200 mil ĉinoj. La Taglibro de John Rabe estas konata kiel rara historia dokumento pri la masakro. Li estas estimata kaj memorata de la ĉina popolo pro la nobla penso de internacia humanismo.


Pli ol 80 jaroj pasis, ankaǔ lia nepo Thomas Rabe havas bonajn rilatojn kun Ĉinio. Li estas profesoro de la Hospitalo de Heidelberg-Universitato kaj aktive partoprenas en la humanisma afero por repacigo de nacioj. Li fondis la komunikadan centron John Rabe en Heidelberg.


Helpopeto pro urĝa situacio


Meze de marto, la koronviruso ekpropagiĝis en Eǔropo. Kiel profesoro de hospitalo, li sentis, ke liaj familianoj kaj li eble estis infektitaj, kun evidentaj simptomoj. Sed mankas al Germanio efikaj medikamentoj kaj protektaj materialoj. Pro urĝeco, li petis helpon de Ĉinio.


Sciinte tion, Wu Ken, ĉina ambasadoro en Germanio, tuj kontaktis sian landon por rapide kolekti medikamentojn. Samtempe, la ambasadorejo kontaktis la registarojn de Jiangsu kaj Nankino, konsiderante la specialan signifon de Rabe por Nankino kaj peton de la hospitalo, en kiu Thomas Rabe laboras. En mallonga tempo Nankino kolektis 30 mil maskojn, 620 botelojn da medikamentoj kaj 200 protektajn kostumojn, kaj per speciala aviadilo sendis ilin al la Flughaveno Schönefeld de Berlino en la 17-a de aprilo.


Por kiel eble plej frua atingo de la materialoj


Dank' al la klopodado de ĉina flanko, en la 20-a de aprilo la germana flanko plenumis doganajn aferojn, kaj la materialoj atingis ĉinan ambasadorejon. Sed kiel sendi ilin al Heidelberg fariĝis tiama problemo, ĉar laǔ normala ekspedado tio postulas plurajn tagojn.


Do, je la 6-a horo de la 21-a de aprilo la laborgrupo, kunportanta maskojn, manĝaĵojn kaj akvon, ekveturis de la ambasadorejo en Berlino. Du laborantoj alterne stiris la aǔton al Heidelberg, je pli ol 700 kilometroj for de Berlino. Je la 2-a horo posttagmeze de tiu sama tago, la grupo atingis Heidelberg kaj transdonis la materialojn al la loka registaro kaj Thomas Rabe, kaj transdiris al ili saluton de la nankina popolo.


Thomas Rabe emocie diris, ke en la speciala momento de la epidemio, la donaco el Ĉinio igis lin refoje atesti tion, ke la ĉina popolo neniam forgesas helpi siajn amikojn. Li sincere dankas la ĉinajn registaron kaj popolon, la nankinan registaron kaj ĉinan ambasadorejon.


La funkciulo de la heidelberg-a registaro diris, ke la registaro kiel eble plej rapide disdonos la materialojn al medicinistoj. Ŝi diris ankaǔ, ke kunlaboro kaj kunpenado estas la plej forta armilo kontraǔ la koronviruso. La viruso kaj la distanco ne povas apartigi Germanion kaj Ĉinion, kaj transdono de la materialoj vivece prezentas la spiriton pri reciproka helpado inter Nankino kaj Heidelberg kaj inter Ĉinio kaj Germanio por kune batali kontraǔ la epidemio. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments