El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina studento helpas kamparanojn vendi oranĝojn per viva reta dissendo

| 2020-04-28
Bookmark and Share

Xiao Qinren, kiu loĝas en Jintang-gubernio de Chengdu-urbo, Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas studento de la Lernejo pri Fizika Edukado de Xihua-Universitato. Lastatempe, pro la epidemio, la oranĝoj en la hejmloko de Xiao Qinren estas malfacile vendeblaj, kaj li decidis uzi vivan retan dissendon por pliigi vendadon.


Xiao Qinren (dekstre) kaj lia amiko faras vivan retan dissendon en fruktobieno en sia hejmloko. (Fotis Li Mengxin, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua) 


La 13-an de aprilo, Xiao Qinren kaj liaj du amikoj "debutis" por viva reta dissendo. Pro malstreĉa kaj humura stilo kaj ofta interagado kun retumantoj, ili fariĝis popularaj. En nur dek kelkaj tagoj, ili vendis pli ol 9 mil kilogramojn da oranĝoj, iutage la nombro de mendiloj eĉ superis 1 300. Xiao Qinren estas nomata de retumantoj "Sinjoro Oranĝo". 


Xiao Qinren (meze) kaj liaj amikoj dum viva reta dissendo (Fotis Li Mengxin, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


"Mi esperas, ke retumantoj sentos ĝojon per nia reta dissendo. Ni volas transigi nian optimismon al ĉiuj", diris Xiao Qinren. Li ankaŭ pretas interŝanĝi spertojn kun pli multaj junuloj en sia hejmloko por disvendadi pli da lokaj specialaĵoj al la tuta lando.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments