El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina dezerto Maowusu "malaperos"

| 2020-04-28
Bookmark and Share

La 22-an de aprilo, laǔ informo de la Shaanxi-a Forstuma Buroo, 93,24% de la dezerto Maowusu estas regita. Tio signifas, ke la dezerto baldaǔ “malaperos” en la mapo de Shaanxi-provinco en nordokcidenta Ĉinio.


La dezerto Maowusu en la pasinteco


La dezerto Maowusu en la nuneco


La dezerto Maowusu estas unu el la kvar plej grandaj dezertoj en Ĉinio. Ĝi havas areon de 42,2 mil kvadrataj kilometroj, kies duono estas en la urbo Yulin de Shaanxi. Maowusu nomata “homfarita dezerto” iam estis verda herbejo kun riĉa akvofonto kaj amaso da bovoj kaj ŝafoj. Dum la periodo de antaǔ pli ol mil jaroj ĝis antaǔ pli ol cent jaroj, ĝi iom post iom dezertiĝis pro troa ekspluatado de homoj. Komence de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, sablovento regis en la regiono Yulin.



Regado de dezerto postulas klopodojn de kelkaj generacioj.


Verdo estis miljara revo de yulin-anoj. Semado por la verdo estas persistemo de shaanxi-anoj. Sekvante la ŝtatajn programojn pri forstumado, pli kaj pli multaj homoj dediĉis sian junecon al la verdigo de la tero: Niu Yuqin verdigis pli ol 7 000 hektarojn da dezerto en 30 jaroj; virina sablorega grupo en Bulanghe-vilaĝo forigis pli ol 800 sablajn montetojn kaj kreis 35 arbajn zonojn; Shi Guangyin starigis la unuan kamparanan sabloregan kompanion por dumvive fari tion... Multaj homoj faris kontribuon por verdigo de la dezerto.


Guo Jianjun brakumas la arbon plantitan de lia 90-jara avo Guo Chengwang (maldekstre) en 1984.


Dum la pasintaj 70 jaroj, la areo de la dezerto Maowusu senĉese malgrandiĝis je 1,62% ĉiujare kaj la proporcio de arba kovrado altiĝis de 0,9% en la komenco de la fondiĝo de la nova Ĉinio al 34,8%. Ĝuste kiel dirita de ĉina prezidanto Xi Jinping "klaraj riveroj kaj verdaj montoj estas valoraĵoj". En la lastaj jaroj, prosperas plantado en forcejoj, arbida kulturado, turismo en dezerto kaj aliaj similaj industrioj, pli ol 150 firmaoj kaj organizoj okupiĝas pri sablo, kiuj ĉiujare kreas produktan valoron je 480 milionoj da juanoj (ĉ. 68 milionoj da usonaj dolaroj) kaj pli ol 100 mil laborpostenojn.


Klaraj riveroj kaj verdaj montoj estas valoraĵoj.


Dang Shuangren, estro de la Shaanxi-a Forstuma Buroo, diris: “Kiel natura aspekto, Maowusu-dezerto ne vere ‘malaperos’, ni nur firmigis la iam fluantajn sablomontetojn. Sekve oni devas rapidigi cirkuleblan disvolvadon de ekologia sistemo por radikale ŝanĝi dezertan medion.”


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments