El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ningxia de Ĉinio: murpentraĵoj de Xumishan-grotaro estas restaǔrataj

| 2020-04-30
Bookmark and Share


Ekster la grotaro (fotita per flugroboto)   


Komence de aprilo administrejo pri antikvaĵoj de Xumishan-grotaro en Guyuan-urbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, komencis restaǔron al murpentraĵoj en la grotaro. Tio estas la unuafoja restaǔro al tiuj murpentraĵoj en la pasintaj cent jaroj.


Xumishan-grotaro situas ĉe norda deklivo de la montaro Liupan de Ningxia, norde de la orienta sekcio de la antikva Silka Vojo, kun pli ol 1 500-jara historio. Ĝi estas la plej granda grotaro de Ningxia kaj unu el la 10 famaj grotaroj de Ĉinio. Pro damaĝoj kaŭzitaj de naturo kaj homa agado, la murpentraĵoj en la grotaro defalis, krevis, kaj paliĝis. Ĉi-foja restaǔro sekvas la principon "plej milda tuŝo, sen plia novigo" por laǔeble plej bone reaperigi la originan aspekton de la murpentraĵoj.


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Restaǔrado de murpentraĵo


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Specialistoj diskutas pri restaǔrado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments