【E-Radio】Medicina gazeto deklaris, ke Ĉinio starigis modelon por aliaj landoj per rapida bridado de la epidemio

| 2020-04-30
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Medicina gazeto deklaris, ke Ĉinio starigis modelon por aliaj landoj per rapida bridado de la epidemio.


– Restas neniu enhospitaligita paciento pro nova koronviruso en Wuhan.


– 14% de la novjorkianoj havas novkoronvirusan antikorpon.


– La parko Flavgrua Turo, en Wuhan remalfermiĝis post 97 tagoj fermita.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!



– Medicina gazeto deklaris, ke Ĉinio starigis modelon por aliaj landoj per rapida bridado de la epidemio.


La medicina gazeto The Lancet publikigis artikolon, kiu asertas, ke la rapida bridado de la epidemio de nova koronviruso en Ĉinio profunde impresas homojn kaj “starigis kuraĝigan modelon por aliaj landoj”. La aŭtoro opinias, ke trovi infektitojn laǔeble plej frue, spuri kontaktojn, ŝanĝi agmanierojn de homamaso kaj aliaj pozitivaj faroj ludis gravan rolon en bridado de la epidemio en Ĉinio.



– Restas neniu enhospitaligita paciento pro nova koronviruso en Wuhan.


La 26an de aprilo Wuhan-a Komisiono pri Sano anoncis, ke la dua nukleacida testo de la 77-jara s-ro Ding, paciento en Wuhan-a Pripulma Hospitalo, rezultis negativa kaj li estis elhospitaligita. Ekde tiu momento, estas neniu enhospitaligita paciento pro nova koronviruso en Wuhan.



– 14% de la novjorkianoj havas novkoronvirusan antikorpon.


Andrew Cuomo, estro de la usona ŝtato Nov-Jorkio, diris en la 23a de aprilo, ke rudimenta enketo al civitanoj en la ŝtato montras, ke preskaŭ 14% de la homoj, kiuj ricevis koronvirusan teston, havas antikorpojn. Tio signifas, ke ĉirkaŭ 2,7 milionoj da homoj eble estis infektitaj de la koronviruso. Li substrekis, ke la skalo de la specimena enketo al 3 000 homoj eble estas malgranda kaj la enketo havas aliajn limigojn.



– La parko Flavgrua Turo, en Wuhan remalfermiĝis post 97 tagoj fermita.


La 29an de aprilo la parko Flavgrua Turo en la urbo Wuhan estis malfermita post 97-taga fermo ekde la 23a de januaro. Tio signifas, ke la urbaj funkcioj de Wuhan renormaliĝas. La Flavgrua Turo estas la gvidosigno de Wuhan.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments