El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de spacostacio

| 2020-05-06
Bookmark and Share


Je la 18-a horo de la 5a de majo en Wenchang-a Satelit-lanĉejo en suda Ĉinio, estis ĵetita la raketo Changzheng-5B kunportanta provmodelojn de novgeneracia kunhoma spacoŝipo kaj kargorevena kajuto.



Post ĉirkaŭ 488 sekundoj, la ŝarĝitaj kombinaĵoj estis apartigitaj el la raketo kaj eniris en difinitan orbiton, kaj tio signifas, ke la unua flugo por la ĉina spacostacio estis plenumita.


Konstrui internacie avangardan spacostacion kaj konservi grandskalan kaj de homoj prizorgatan spacostacion estas la celoj de la lasta paŝo en la "tri-paŝa" strategio de la ĉina programo pri kunhoma spacoŝipo. La sukcesa flugo de la raketo Changzheng-5B inaŭguris la "trian paŝon".


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments