El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruis 198 mil 5G-ajn bazojn

| 2020-05-08
Bookmark and Share


Lastatempe raportisto informiĝis de la Ĉina Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio, ke ĝis la fino de marto Ĉinio jam konstruis 198 mil 5G-ajn bazojn kaj jam havas 50 milionojn da uzantoj de 5G-aj datum-pakoj. La 5G-a tekniko rapide disvolviĝas.


Tiu-rilata respondeculo de la ministerio deklaris, ke disvolvado de la 5G-a tekniko en Ĉinio akiras periodan efikon. Ĝis la fino de marto Ĉinio jam konstruis 198 mil 5G-ajn bazojn. Rapidiĝas la interreta disvolvado kaj samtempe progresas 5G-aj terminaloj. Ĝis la 20a de aprilo, 95 tiaj terminaloj ricevis licencon pri aliro al la interreto, kaj 5G-aj poŝtelefonoj estas aĉeteblaj kontraŭ malpli ol 2 000 juanoj (= 283 usonaj dolaroj).


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments