El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Tago de Rideto: Masko ne kovras nian rideton

| 2020-05-08
Bookmark and Share

La 8-a de majo estas la Monda Tago de Rideto, en Ĉinio multaj lernejoj okazigas programojn por festi la tagon, celante gvidi la lernantojn havi optimismon.


En lernejo de Lianyuan-urbo de Hunan-provinco, suda Ĉinio, infanoj prezentas ridetantajn vizaĝojn faritajn de ili mem.


En la eksperimenta element-lernejo de Huaian-urbo de Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio, lernantoj pentris ridetantajn vizaĝojn sur siaj maskoj.


Ĝemeloj en Lianyuan-urbo de Hunan-provinco montras ridetantajn vizaĝojn faritajn de ili mem. 


En la lernejo Shunde, lernantoj prezentas ridetantajn vizaĝojn sur sportejo.


Lernantoj de la 10-a Mezlernejo de Xingtai-urbo, Hebei-provinco, norda Ĉinio, surmetas ridetantajn kartojn unu al la alia por festi la tagon de rideto.


En 1948, la Monda Organizo pri Psika Sano difinis, ke la 8-a de majo ĉiu-jare estu la Monda Tago de Rideto. La tago estas la nura festo por homa mieno.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments