El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca instituto Pasteur: La epidemio en Francio estas kaǔzita de loka koronviruso

| 2020-05-08
Bookmark and Share

Lastatempe, la retejo de la franca ĵurnalo Les Echos raportis, ke la franca instituto Pasteur publikigis rezulton de sia esploro “Spura analizo pri enkondukitaj kazoj kaj frua propagiĝo de la viruso en Francio”. La rezulto montras, ke la franca epidemio de COVID-19 estas kaǔzita de loka koronviruso, kies deveno ankoraǔ ne estas konata.



La instituto faris testadon kaj komparadon de genoj inter 97 virusaj specimenoj kolektitaj inter la 24-a de januaro kaj la 24-a de marto, kaj faris analizon kaj komparon kun 338 genaroj de virusaj specimenoj publikigitaj en la monda datumaro pri gripo. La instituto elpentris evolucian arbon de la viruso kaj trovis, ke la nova koronviruso propagiĝanta en Francio venis de branĉo de iu viruso, kiu jam delonge ekzistas en la lando.


Les Echos klarigas, ke sciencistoj trovis, ke la virusa branĉo estas malsama ol tiuj trovitaj en la kazoj enkondukitaj el Ĉinio kaj Italio. Etienne Simon-Loriere, ĉefa esploranto de tiu ĉi programo kaj respondeculo pri genaro de RNA-virusa evolucio de la instituto, diris: “Nia esploro atestas, ke la antaǔa supozo pri geografia deveno de la nova koronviruso estas nefidinda.”


Laǔ Les Echos, en la 19-a de februaro Francio kolektis la unuan virusan specimenon de iu infektito, kiu ne vizitis alian landon, nek kontaktis alveninton el landoj ekster Francio. Tio signifas, ke antaǔ februaro, kiam eksplodis la epidemio en eǔropaj landoj, koronviruso jam propagiĝis en Francio, kaj plejparto de la infektitoj havis mildajn simptomojn aǔ estis sensimptomaj, sekve dum longa tempo oni ne rimarkis tion.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments