El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Ĉielarka vilaĝo" en Chongqing de Ĉinio

| 2020-05-09
Bookmark and Share


Enirinte en strateton de Majiawan, Shapingba-distrikto, Chongqing-urbo en sudokcidenta Ĉinio, oni ŝajne estas en fabele kolora mondo: ĉiu domo estas multkolora, vizitantoj ŝajne restas en kolora urbo kiel Malago de Hispanio.



La kolora strateto Majiawan, antaǔa Majiawan-vilaĝo, estas konata de multaj retumantoj kiel “ĉielarka vilaĝo”. La iam ordinara vilaĝo nun aspektas kiel fabela mondo.



Tiu vilaĝo estis duone forlasita. Fine de 2019, iu restoracia firmao, celante allogi vizitantojn, dungis profesian teamon el la Sichuan-a Belarta Instituto por kolorigi la lokon. Post duonjaro, Majiawan fariĝis vidindejo por fotemaj junuloj.






Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments