El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda tunelborilo de Ĉinio eklaboris en Moskvo, Rusio

| 2020-05-11
Bookmark and Share

Matene de la 5-a de majo laǔ la loka tempo, en Moskvo, Rusio, eklaboris grandega tunelborilo, kiu kun la diametro de 10,88 metroj estas farita de la Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio. Tio signifas ekuzon de la plej granda tunelbora maŝino ellaborita de ĉina kompanio kaj eksportita al Eǔropo. 


La maŝinego en Moskvo, la 5-an de majo


La maŝinego pezas 1 700 tunojn. Ĝi estis finfarita kaj transportita de Ŝanhajo en septembro 2019. Post 48 tagoj ĝi atingis Sankt-Peterburgon tra Sueza Kanalo kaj la norda mara vojo de Rusio, kaj finfine ĝi atingis Moskvon decembre per transportado sur akvo kaj tero. Nun ĝi estas uzata por la konstruado de la orienta sekcio de la 3-a ronda linio de moskva metroo. La maŝinego estas speciale farita laŭ la medio kaj geologiaj kondiĉoj de Moskvo kaj povas funkcii en tre malvarma loko.


Laboristoj aranĝis la maŝinegon en Moskvo en la 9-a de aprilo.


Laboristoj faris veldadon en Moskvo en la 11-a de aprilo.


Partoj de la maŝinego postulas precizecan veldadon por glate funkcii, sed pro la epidemio, 6 veldistoj ne povis laǔplane reveni al Moskvo post la ĉina Printempa Festo. Do, la grupo de la programo dungis 12 lokajn inĝenierojn kaj laboristojn kiuj havas rilatan sperton. Ili faris videan kontakton kun ĉinaj specialistoj kaj finfine plemunis la veldadon, tiel la maŝinego povas glate funkcii.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments