【E-Radio】Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de spacostacio

| 2020-05-11
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de spacostacio


– Anoncita reta film-festivalo internacia


– Ĉino protektas sovaĝajn makakojn jam de 20 jaroj


– Ĉinaj sciencistoj malkovris du gigantajn molekulajn nubojn


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!



– Ĉinio lanĉis raketon Changzheng-5B por programo de spacostacio


Je la 18-a horo de la 5a de majo en Wenchang-a Satelit-lanĉejo en suda Ĉinio, estis ĵetita la raketo Changzheng-5B kunportanta provmodelojn de novgeneracia kunhoma spacoŝipo kaj kargorevena kajuto. Post ĉirkaŭ 488 sekundoj, la ŝarĝitaj kombinaĵoj estis apartigitaj el la raketo kaj eniris en difinitan orbiton, kaj tio signifas, ke la unua flugo por la konstruado de ĉina spacostacio estis plenumita.



– Anoncita reta film-festivalo internacia


La 28an de aprilo la videoretejo Jutubo kaj la Film-festivalo Tribeca kunlabore kun aliaj 20 film-festivaloj anoncis okazigon de la reta film-festivalo "Ni estas kune, tutmonda film-festivalo", kiu okazos inter la 29a de majo kaj la 7a de junio. Eblos spekti filmojn longajn kaj mallongajn, dokument-filmojn, muzik-filmojn, komediojn kaj dialogojn.



– Ĉino protektas sovaĝajn makakojn jam de 20 jaroj


Nie Jingming, laboristo de la turismejo Wulingyuan de la urbo Zhangjiajie en la provinco Hunan de Ĉinio, laboras pri protektado kaj nutrado de sovaĝaj makakoj ekde la jaro 2000. Ĉiu-tage li frue venas al la turismejo kaj malfrue hejmeniras por spuri la makakojn inter montoj kaj arbaroj, observi ilian vivstaton kaj ilin protekti kaj nutri. La makakoj jam fariĝis liaj amikoj.



– Ĉinaj sciencistoj malkovris du gigantajn molekulajn nubojn


La 29-an de aprilo, la observatorio Purpura Monto de Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis la gravan rezulton, ke en la Lakta Vojo estas trovitaj du gigantaj molekulaj nuboj, kiuj kulturis stelojn. Esploristoj nomis ilin "River-nubo" kaj "Feniks-nubo".


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments