El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reta kunsido pri internacia eldonado: kontraǔepidemia batalado

| 2020-05-14
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 11-a de majo okazis reta kunsido pri internacia eldonado dum la tutmonda batalo kontraǔ la epidemio de COVID-19. La kunsidon organizitan de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) ĉeestis 15 respondeculoj el eldonejoj de 9 landoj: Ĉinio, Usono, Germanio, Hispanio, Nord-Makedonio, Turkio, Korea Respubliko, Barato kaj Indonezio. Ili diskutis kaj interŝanĝis opiniojn pri la influo de la epidemio al eldona industrio, traktadaj metodoj kaj internacia kunlaboro por akceli pli vastajn unuiĝon kaj kunlaboron de la tutmonda eldona rondo.


Parolas Lu Cairong, vicprezidanto de ĈIEG.


Lu Cairong, vicprezidanto de ĈIEG, diris en sia parolado komence de la kunsido, ke la subita eksplodo de la epidemio grave influas homan vivon kaj samtempe kaǔzis damaĝon al la tutmonda eldona industrio. En tia situacio, ĈIEG faris pozitivajn provojn pri reta eldonado: kunlabore kun internaciaj partneroj, ĝi okazigis "interretan lanĉon", "interretan subskribon", "interretan legadon", vivajn dissendojn kaj aliajn programojn por disvastigo kaj vendado, kaj senpage donis al eldonejoj tutmonde kopirajton de libroj pri batalado kontraǔ la epidemio. Nun prosperas tute nova medio por eldonado kaj legado en la tuta mondo: rapide disvolviĝas bit-eldonaĵoj kaj legado per saĝ-aparatoj.


La 15 eldonistoj interparolis pri la influo de la epidemio al tutmonda kaj sialanda eldonado, la ŝanĝoj en maniero kaj enhavo de legadoj, la reagaj rimedoj de eldona industrio kaj proponoj por internaciaj kunlaboroj. La diskutadoj estis profundaj kaj diversecaj kaj metis firman fundamenton por internacia eldonado en la estonteco. Huang Wei, direktoro de oficejo pri redaktaj aferoj de ĈIEG kaj prezidanto de la kunsido, diris en la resumo, ke la epidemio malkaŝis mankojn ĉe la tradicia eldono pri labora procezo, enhava diskonigo kaj aliaj flankoj, sed samtempe, ĝi ankaǔ alportis al cifereca eldonado novajn ŝancojn. Ĉiaokaze, neniam ŝanĝiĝos la ĝenerala direkto de eldonado reagi al la socio kaj registri la epokon, kaj la eldonistoj ĉiam prenos sur sin la mision kaj respondecon en la nova epoko por preciza kaj efika diskonigo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments