Sovaĝa granda pando aperis en Sichuan
La foto estas farita de infraruĝa fotilo en la provinca naturrezervejo Jiudingshan en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. La 11-an de majo, 40 infraruĝaj fotiloj en la naturrezervejo kaptis scenojn pri vivo de sovaĝa granda pando. La naturrezervejo Jiudingshan troviĝas en la montaro Longmen kaj estas grava parto de la ekologia koridoro por grandaj pandoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments