Miljara vilaĝo “Fonto de silko” en sudorienta Ĉinio

La antikva vilaĝo Lucun
En du arkeologiaj prifosadoj, respektive en 1956 kaj 1958, arkeologoj de Zhejiang-provinco trovis silkaĵojn kiel silkpeco, silkrubando, silkfadeneto kaj aliaj en Qianshanyang-ruino de Lucun-vilaĝo, je 7 kilometroj for de Huzhou-urbo en sudorienta Ĉinio. La silkaĵoj estis faritaj antaǔ 4200-4400 jaroj, ili estas la plej fruaj silkaĵoj ĝis nun trovitaj en la mondo. En 2015, Lucun-vilaĝo estis oficiale titolita kiel “Fonto de silko”.
En lastaj jaroj, la vilaĝo faris riparadon de antikvaĵoj, aranĝadon de ĝardenoj kaj konstruadon de vilaĝaj hoteloj por allogi turistojn kaj havigi al la antikva vilaĝo novan aspekton.

Antikva ponto en la vilaĝo

Iloj por bredi silkraǔpojn

Elementlernejanoj vizitas la halon pri Qianshanyang-ruino

Vizitanto en la vilaĝo

La antikva vilaĝo Lucun

Lokaj brodemuloj
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



