El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado kunlaboras kun Ĉinio por ellabori vakcinon kontraǔ COVID-19

| 2020-05-18
Bookmark and Share

La 12-an de majo, laǔ la loka tempo, la Nacia Esplora Konsilio de Kanado anoncis, ke ĝi kunlaboras kun ĉina kompanio pri biologio por ellabori vakcinon kontraǔ COVID-19.


La konsilio estas la plej grava esplorejo de la kanada registaro. Ĝi kunlaboras kun la ĉina kompanio CanSinoBIO en Tianjin por kunesplori la vakcinon Ad5-nCoV. La konsilio klarigis, ke la vakcino estas unu el la tutmonde malmultaj vakcinoj kontraǔ la nova koronviruso kaj la unua vakcino eniĝinte en la duafazan klinikan testadon. Dum la kunlaboro, oni uzos la teknikon ĉel-ĉeno posedatan de la konsilio por grandkvanta produktado de la vakcino.


En la 13-a de majo, Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, konstatis la kunlaboron en regula gazetara konferenco. Li diris, ke ekde la apero de la epidemio, Ĉinio kaj Kanado subtenas kaj helpas unu la alian kaj aktive kunlaboras por trakti la epidemion. Ellaborado de vakcino estas tre grava por regado de la epidemio kaj ŝlosilo por venki la koronviruson. Li diris: “Ĉinio kunlaboras kun diversaj landoj, kiel Kanado, por priesplori kaj ellabori medikamentojn kaj vakcinojn. Ni volas, kune kun Kanado kaj la internacia komunumo, rapidigi esploradon kaj produktadon de koncernaj kuraciloj kaj tiel klopodi por la tutmonda sano kaj batalo kontraǔ la epidemio.”


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments