El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficialulo de UN helpis vendadon de ruanda kafo al Ĉinio

| 2020-05-18
Bookmark and Share

James Kimonyo (maldekstre), ruanda ambasadoro al Ĉinio, rekomendis ruandan kafon en la rekta interreta elsendo en Pekino la 14an de majo.


Vespere de la 14a de majo Vera Songwe, vicĝenerala sekretario de UN kaj plenuma sekretario de Ekonomia Komisiono de UN por Afriko, James Kimonyo, ruanda ambasadoro al Ĉinio, kaj aliaj "vendis" ruandan kafon en studio por rekta interreta elsendo, kiu allogis pli ol 10 milionojn da ĉinaj spektantoj.


Post kelkaj sekundoj, 1 500 kilogramoj da kafo elĉerpiĝis.


Pro la pandemio de COVID-19, multaj internacaj flugoj inter Ruando kaj aliaj landoj ĉesas. Prezoj de internacia transportado de varoj altiĝas kaj la nombro de mendiloj el la eŭropa kaj usona merkatoj draste malaltiĝas. Multaj kaf-kultivistoj en Ruando alfrontas malfacilon en vendado, kaj ili turnis sin al ĉina retbutiko por peti helpon.


La 14an de majo ruandaj kaf-kultivistoj hurais post kiam ili vidis la rektan elsendon, ke 1 500 kilogramoj da kafo estis elĉerpitaj en momento.


David Ngarambe, ĉefo de la Terkulturista Kaf-kompanio el Ruando, diris, ke la entuziasmo pri aĉetado de ĉinaj konsumantoj donas aŭroron al ruandaj kaf-kultivistoj. "Ni esperas ricevi pli da mendoj el Ĉinio."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments