El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina Esperanto-Ligo aktivigas volontulojn

| 2020-05-20
Bookmark and Share

Lastatempe Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) klopodas por plibonigi sian organizadon. ĈEL publikigis novan organon per interreto, plibonigis membro-servon kaj lanĉis novan projekton pri volontuloj.


Nuntempe la projekto ĉefe temas pri informado kaj administrado. Volontuloj povas verki raportojn pri Esperantaj eventoj kaj fari filmetojn por Douyin aŭ aliaj video-retejoj. La celo de la projekto estas aktivigi kaj trejni ĉinajn esperantistojn, precipe junulojn. Ĝis nun ĉirkaŭ 50 homoj aliĝis kaj laboras ĉefe surrete.


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments