Brilaj mjaǔ-aj arĝentaĵoj
Mjaǔ-aj arĝentaĵoj en Ĉinio estas konataj pro siaj diversaj specoj, belaj formoj kaj delikataj farad-teknologioj. Tiaj arĝentaĵoj estas tute manfaritaj kaj postulas altan metiartan nivelon kaj pli ol 30 procezojn kiel forĝado, martelado, faden-tirado, plektado, gravurado, veldado kaj polurado. En 2006 la farado de mjaǔ-aj arĝentaĵoj enlistiĝis kiel la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

En iu arĝentaĵa laborejo de la Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco, laboristoj forĝas arĝentaĵojn.

Mjaǔ-a metiartisto faras arĝentaĵon.

Jiang Hua, lerta metiisto de Fenghuang-gubernio sub la Xiangxi-a Mjaǔ-a Aǔtonoma Subprovinco de Hunan-provinco, enspezas 80 mil juanojn (ĉ. 11 mil usonaj dolaroj) ĉiujare.

Arĝenta braceleto farita de Jiang Hua

Ma Guibing, triageneracia heredanto de familia arĝentaĵ-farado, eklernis de sia patro la metion en la aĝo de 17 jaroj.

Arĝentaj ornamaĵoj faritaj de Ma Guibing

Mjaǔ-a knabino portanta arĝentan kap-ornamaĵon

Wang Guochun (maldekstre), heredanto de mjaǔ-a arĝentaĵa farado, laboras en sia laborejo en Danzhai-gubernio de la Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco.

Wang Guochun faras arĝentaĵon.

Chen Zhiyuan, heredanto de mjaǔ-a arĝentaĵ-farado, laboras en Rongshui-urbeto de la Rongshui-a Mjaǔ-a Aǔtonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono.

Mjaǔ-a junulino kun arĝentaĵoj

Arĝenta ornamaĵo farita de Chen Zhiyuan

Mjaǔ-a junulino surhavas kap-ornamaĵon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



