El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj amaskomunikiloj uzos holografion por raporti la du sesiojn de Ĉinio

| 2020-05-20
Bookmark and Share

Estas homoj en du malsamaj lokoj, sed ili povas interparoli vizaĝ-al-vizaĝe kaj interagi sur la sama ekrano. Tion oni povas realigi per holografio. Okaze de la du sesioj de Ĉinio, ĉinaj amaskomunikiloj kiel Xinhua-novaĵagentejo uzos 5G-teknikon kaj holografion por fari intervjuojn.


Holografio utiligas interferon kaj difrakton por registri kaj reaperigi la veran aspekton de objektoj, kaj per tiu tekniko oni povas krei kaj realan kaj virtualan efikon. En la 5G-interreto, ne necesas anticipe registri la holografiajn bildojn, eblas vive dissendi bildojn al aliloka studio. Intervjuitoj povas manpremi, babili kaj interagi kun raportistoj, kaj la sceno estas virtuala kaj reala kuniĝo. 


1126001877_15898102514441n.jpg

Cheng Ju (maldekstre), TPK-reprezentanto, dum interreta intervjuo


搜狗截图20年05月19日1418_1.jpg

Virtuala manpremo 


1126001877_15898102514451n.jpg

Kunigita sceno per ekipaĵoj de du studioj en malsamaj lokoj


1126001877_15898102514461n.jpg

Cai Weiping, TPK-reprezentanto, fotas kunigitan scenon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments