El Popola Ĉinio>头条新闻>

Anasoj kaj anasidoj en pekina bestoĝardeno

| 2020-05-21
Bookmark and Share

En la bestoĝardeno de Pekino ne ĉiuj bestoj vivas en kaĝo: ĉe lagoj kaj kanaloj troveblas divers-specaj anasoj, birdoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj libere vivas tie. Kelkaj estas troveblaj tie dum tuta jaro, kelkaj migras al aliaj lokoj por la vintro, aliaj pasigas tie mallongan tempon dum printempo kaj aŭtuno. Raportisto de El Popola Ĉinio trovis paron da anasoj, kiuj tie naskis anasidojn, kiuj rapide kreskas kaj jam alkutimiĝis al la scivolemaj vizitantoj de la parko, kiuj fotas kaj donacas al ili manĝaĵon. La familio daŭre kaptas atenton de preterpasantoj.



Anasfamilio ripozas inter floroj kaj lageto, la 4-an de majo.



La 16-an de majo, ili promenis inter la homoj



Infanoj estas aparte scivolemaj pri ili



Post la promenado inter homoj, ili naĝis en la lago



La tuta familio enviciĝas dum naĝado


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments