El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel junulino kreskigas enspezojn de kamparanoj?

| 2020-05-22
Bookmark and Share

Antaŭ sep jaroj, Xikong-vilaĝo, situanta en Chuzhou-urbo de Anhui-provinco, orienta Ĉinio, nur kulturis tritikon kaj rizon. La vilaĝo ŝanĝiĝis post alveno de Wang Mengmeng, universitata diplomiĝinto naskiĝinta post la jaro 1985. Ŝi estas la unua homo, kiu plantis fragojn, vinberojn kaj aliajn komercajn plantojn en la vilaĝo. Por tiu laboro, ŝi dungis lokajn malriĉajn kamparanojn, esperante, ke ili, inspiritaj de ŝia sukceso, kulturos diversajn plantojn. Pliaj homoj jam aliĝis al ŝia teamo kaj en la vilaĝo oni rikoltas diversajn fruktojn, inkluzive de persikoj, tomatoj, ĉerizoj, fragoj ktp..


Kun riĉaj spertoj de praktikado en kamparo, Wang Mengmeng, juna reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) havas klaran konon pri disvolvado de la kamparo. Ŝi deziras prezenti al TPK proponojn de kamparanoj kaj transigi al ili novajn politikojn el TPK por trovi taŭgajn manierojn por kreskigi kamparanajn enspezojn kaj disvolvi vilaĝajn industriojn.


Nun, sekve al populariĝo kaj aplikado de bit-teknikoj, inkluzive de inteligentaj distingo, analizo kaj regado, en agrikulturo videblas efikoj de merkata kaj kvalita monitoradoj kaj teknikaj servoj. Laŭ ŝi, bit-tekniko estas grava por prosperigi la kamparon.  


Tamen, laŭ ŝiaj enketoj kaj esploroj, la konstruado de bit-kamparo alfrontas multajn malfacilojn, inkluzive de manko de rilataj rimedoj kaj fakuloj. Pro tio, unu el ŝiaj ĉi-jaraj proponoj al TPK estas, ke dum la konstruado de novtipa infrastrukturo, la registaro aparte priatentu la konstruadon de bit-kamparo.


“Ni devas ekspluati la potencialan forton de bit-ekonomio kaj pliigi kapablon de bit-administrado por revigligi la kamparon.” Ŝi esperas, ke la registaro donos pli grandan subtenon al gubernioj kaj vilaĝoj en konstruado de novtipa infrastrukturo, kaj pozitive esploros rimedojn por publikaj bit-servoj en tiuj lokoj.



Wang Mengmeng (maldekstre) en hejmo de vilaĝano





Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments