El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis tria sesio de 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2020-05-22
Bookmark and Share


La Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), la plej alta politika interkonsiliĝa organo de la lando, komencis sian jaran sesion posttagmeze de la 21a de majo en la Granda Popola Halo en Pekino.



Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj funebris pro homoj mortintaj pro la kronvirusa malsano. Ili kune kun membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK faris silentan omaĝon al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj samlandanoj, kiuj mortis pro la infekta malsano.


Wang Yang, prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, faris laborraporton al politikaj konsilantoj, kiuj kolektiĝis por diskuti gravajn enlandajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn demandojn kaj fari proponojn. La politika kunveno estis prokrastita je pli ol du monatoj pro la kronvirusa epidemio.


La proponita tagordo de la jara sesio inkluzivas aŭskultadon kaj diskutadon pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj raporto pri traktado de la proponoj el la membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK post la antaŭa sesio.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments