El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina registaro planas asigni 3,75 duilionojn da juanoj de lokaj specifaj obligacioj

| 2020-05-23
Bookmark and Share

1.png


Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke la registaro kreskigos siajn investojn ĉijare. La registaro planas asigni 3,75 duilionojn da juanoj de lokaj specifaj obligacioj kaj investos 60 miliardojn da juanoj el la centra buĝeto por ĉefe subteni konstruadon de novtipa infrastrukturo, evoluigi novan informadikan reton, plivastigi aplikadon de la 5a generacio de informadika teknologio, antaŭenigi konstruadon de novaj urboj kaj urbetoj, plibonigi publikajn instalaĵojn kaj servan kapablon de gubernioj kaj antaŭenigi konstruadon de grandaj vorkoj por trafiko kaj akvoutiligo.


Li diris, ke ĉijare Ĉinio vaste reduktos enirpermesan negativan liston por fremda kapitalo, ellaboros negativan liston pri translandaj servoj kaj komerco kaj donos pli grandan kaj malferman aŭtonomecon al liberkomercaj provzonoj.


El ĈRI

Redaktoro: Han Xin 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments