El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tio estas nepra decido -- diskuto pri Hongkong-o de TPK

| 2020-05-24
Bookmark and Share

La 22-an de majo la proparolanto de la Oficejo pri Aferoj de Hongkong-o kaj Makao-o sub la Ĉina Ŝtata Konsilantaro faris paroladon pri diskuto farita de la tria sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) pri la malneta Decido de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en Hongkong-a Speciala Administra Regiono.


La proparolanto diris, ke en lastaj jaroj, pli kaj pli malfacilis la situacio en Hongkong-o por konservi sekurecon. Precipe en 2019, kiam okazis la “afero pri amendo al la reguloj” en Hongkong-o, la organizoj de “hongkong-a sendependigo” kaj fortoj por disigi Hongkong-on de Ĉinio, kiuj estas subtenataj de la fortoj el fremdaj landoj kaj tiu el “taiwan-a sendependigo”, publike kriispri “hongkong-a sendependigo”. Ili incitis por malmorala “kunpereo”, faris teruran terorisman krimojn. Ili petas helpon de fortoj fremdlandaj kaj “taiwan-sendependigaj” por senkaŝe interveni en la aferojn de Hongkong-o. Tiuj kontraŭleĝaj agoj grave defias la netuŝeblan principon de “unu lando, du sistemoj”, minacas la suverenecon, unuecon kaj kompletecon de Ĉinio. La faktoj jam atestis, ke la tuta socio pagas grandan koston, se estas breĉoj en la ŝtata sekureco.


La proparolanto diris, ke la rajtigo de TPK al la konstanta komitato por fari koncernan leĝon celas nur la agojn kun la intencoj disigi la landon, renversi registaron, fari terorismajn atakojn kaj intervenojn en la aferojn de Hongkong-a Speciala Administra Regiono faritajn de fremdlandaj kaj translandlimaj fortoj. La leĝfarado havas nenian ĝenon al ĉiuj rajtoj kaj libereco laŭleĝe haveblaj de hongkong-anoj, inkluzive de libereco de parado kaj kolektiviĝo, libereco de parolado kaj gazetaro, kaj povas faciligi plenumadon de la rajtoj en sekura cirkonstanco. “Unu lando, du sistemoj” neniam ŝanĝiĝos, nek ŝanĝiĝos la kapitalismo efektivigita en Hongkong-o kaj aŭtonomeco de la speciala administra regiono kaj ĝia leĝa sistemo, ankaŭ restos laŭleĝe protektataj la interesoj de fremdlandaj investantoj en Hongkong-o. En sekura medio Hongkong-o certe disvolviĝos pli kaj pli bone.


Redaktoro: Xie Ruifeng kaj Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments