El Popola Ĉinio>头条新闻>

TPK-reprezentanto Luo Jie: Ni tutkore savas ĉiun vivon

| 2020-05-24
Bookmark and Share

La 22-an de majo dum la tria sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), Luo Jie, TPK-reprezentanto kaj sekretario de KPĈ en Taihe-hospitalo de Shiyan-urbo de Hubei-provinco, diris pri siaj spertoj en la batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19.


Li diris: "En nia kuracado al la suferantoj de COVID-19, iu el ili donis al ni neforgeseblan impreson: li, 87-jara infektito, havis multajn malsanojn kiel hipertensio, diabeto kaj kronika obstrukca pulma malsano. Kiam li enhospitaliĝis, lia spirado estis peza kaj anheladis. Li diris, ke li vidis la fatalon. Ni organizis por li 9-homan grupon el direktora kuracisto, 24-hor-serva kuracisto, ĉinmedicina kuracisto, kvar flegistoj, nutradisto kaj psikologo. La tuta grupo plenforte faris savadon. En 47 tagoj, lia situacio multfoje ŝancelis, kaj ĉiufoje ni strebis por lin resanigi. En la 22-a de marto, li resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Li emocie dankis nin premante niajn manojn."


"En Hubei-provinco ni jam sukcese savis pli ol 3600 tiajn malsanulojn pli-ol-80-jarajn, inter ili 7 aĝis pli ol 100 jarojn. Ni tutkore zorgas pri ĉiu vivo."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments