El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio: decido de TPK pri Hongkongo konformas al komunaj interesoj de la internacia komunumo

| 2020-05-24
Bookmark and Share

La 22-an de majo, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio parolis pri la Decido de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en Hongkonga Speciala Administra Regiono (malneto).


En ĉiu lando, ĉu unu-sistema aŭ federacia, leĝdonado pri ŝtata sekureco estas povo de ŝtata leĝdona institucio. La centra registaro de Ĉinio havas la plej grandan kaj finan respondecon por konservi ŝtatan sekurecon. Konservi ŝtatan sekurecon estas kerna esenco de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj bazo de la politiko. Nur kiam ŝtata sekureco estas certigita, prospero kaj stabileco de Hongkongo povas esti certigita.


Li emfazis, ke la leĝo celas batali kontraǔ faroj de malmultaj homoj, kiuj intencas disigi la landon, subfosi ŝtatan regpotencon kaj okazigi terorismajn agadojn kaj eventojn lanĉitajn de potencoj fremdlandaj por interveni en la aferojn de Hongkongo. La leĝo celas gardi plejparton de hongkonganoj, kiuj observas leĝojn kaj regulojn, garantii laǔleĝajn interesojn de hongkonganoj kaj fremdlandanoj en Hongkongo kaj konservi la fundamentajn interesojn de la ŝtato kaj Hongkongo. Tio konformas al la komunaj interesoj de la internacia komunumo. 


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments