El Popola Ĉinio>头条新闻>

Uzado de nuklea tekniko en la batalo kontraǔ COVID-19

| 2020-05-25
Bookmark and Share


La 3-a sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) inaŭguriĝis en la 21-a de majo. Ĉi-jare, pro la epidemio de COVID-19, intervjuoj okazas perinterrete. Luo Qi, membro de Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj ĈPPIK-membro, tiel estis intervjuita kaj diskonigis uzadon de sekura nukle-tekniko en la batalo kontraǔ la nova koronviruso.


Rapidigi desinfektadon


Luo Qi diris, ke protektaj kostumoj kaj medicinaj materialoj estas ŝlosilaj por la batalo. Komence rilataj materialoj estis nesufiĉaj. Desinfektado per kemiaj rimedoj postulas 7-14 tagojn, kaj tiu per nuklea radiado, nur 1 tagon. Samtempe La lasta rimedo, kun tre alta efiko, ne detruas la desinfektitajn kostumojn aǔ aliajn objektojn.


Trakti forĵetaĵojn


Dum kuracado de suferantoj de COVID-19 estiĝas granda nombro da medicinaj forĵetaĵoj. Oni povas uzi nuklean teknikon por desinfektado de tiuj forĵetaĵoj. Nuklea radiado ne estigas gason kaj likvaĵon, kaj estas tekniko energiŝpara, mediamika kaj sekura.


Signi viruson


Dum la epidemio, sciencistoj de la tuta mondo aktive laboras por testi la koronviruson kaj esplori vakcinon kaj specialan medikamenton. Ankaǔ ĉinaj nukle-sciencistoj faras similan esploradon, ekzemple ili signas la viruson per radia nuklido kaj ĝustacele forigas ĝin. Tiu ĉi tekniko ankoraǔ estas en esplorado kaj jam akiris periodan rezulton.


Uzi nuklean teknikon


Luo Qi proponis, ke oni devas rapidigi disvolvadon de industrio pri uzado de nuklea tekniko kaj antaŭenigi konstruadon de nuklea medicino. Nuklea tekniko havas specialan avantaĝon en la kontraǔepidemia batalo. Ĝi povas esti uzita en pli vasta kampo: eksterlande pli ol 40% de la medicinaj objektoj estas desinfektitaj per radiado, kaj en Ĉinio nur 10%. Do, li havas 4 proponojn: unue, pligrandigi politikan kaj investan subtenojn al nuklea medicino, nuklida diagnozo, medicina bildigo ktp.; due, plue ludi la rolon de nuklea tekniko en la urĝreaga sistemo de la lando; trie, plivastigi la utiligon de nuklea medicino en la tutlanda medicina sistemo, kej esti pli bone ke ĉiu gubernio havu rilatan sekcion; kvare, enigi nukle-rilatajn kuracilojn en la medicinan asekursistemon de la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments