Ĉinino sendis tunon da cepoj al eks-koramiko kiel venĝo!

| 2020-05-26
Bookmark and Share

Fraŭlino en ĉina provinco Shandong ploregis post la fino de amrilato, kaj indigniĝis pro onidiro, ke ŝia eks-koramiko ne ploris. Por venĝo, ŝi aĉetis tunon da cepoj kaj ordonis al la transportisto lasi la sakojn antaŭ la pordo de lia apartamento kun bileto: “mi senĉese ploris dum tri tagoj, nun estas via vico”. Estis necesa longa tempo por demeti ĉiujn sakojn el la kamiono. Finfine, la eks-koramiko revendis la cepojn kaj enspezis 1000 juanojn.










Kion vi farus en simila situacio? Komentu sube!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Hacos






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments