La ĉina etno Maǔnan liberiĝis de malriĉeco

| 2020-05-27
Bookmark and Share

搜狗截图20年05月21日1111_1.jpg


La gubernio Huanjiang sub la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio estas la nura maǔnan-a aǔtonoma gubernio kaj ĉefa loko de la lando por kreskigi enspezojn de lokanoj. En la gubernio estas 64,5 mil maǔnan-anoj, je 70% de tiuj en la tuta lando. En la fino de 2019, malriĉeco en la gubernio malaltiĝis al 1,48%. En majo de 2020, la gubernio eliĝis el la listo de malriĉaj gubernioj. Tio signifas, ke la etno Maŭnan liberiĝis de malriĉeco.






搜狗截图20年05月21日1112_3.jpg


Lastatempe, maǔnan-anoj de la gubernio Huanjiang skribis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping, raportis sian ĝojon pro liberiĝo de malriĉeco kaj la decidon daǔre klopodi por plibonigi sian hejmlokon. Xi respondis, ke li tre ĝojas pro la liberiĝo de malriĉeco kaj la pliboniĝo de la vivo de maǔnan-anoj. Li esperas, ke ili rigardos la liberiĝon kiel novan komencon de pli bela vivo kaj daǔrigos penadon por atingi la celon.






Xi emfazis, ke nun estas la ŝlosila tempo en la batalado kontraǔ malriĉeco, kaj oni devas havi firman fidon, diligente labori kaj venki la influon de COVID-19 por certigi altkvalitan efektivigon de la celo kaj tasko pri forigo de malriĉeco kaj akiri ĉiuflankan venkon de la batalo kontraŭ malriĉeco.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments