En la lastaj 5 jaroj, ĉi tie transportado pliboniĝis kaj homoj riĉiĝis

| 2020-05-27
Bookmark and Share

1126010697_15899649261371n.jpg


Qibainong-regiono apartenas al la Dahua-a Jaǔ-a Aǔtonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Ĝi estas enŝtona dezerto kaj estis unu el la plej malriĉaj lokoj de Ĉinio. Tie troviĝas pli ol 1300 funel-formaj valoj, inter kiuj la plej profunda havas pli ol 300 metrojn. Ĉe la vilaĝoj, en tiuj valoj, mankas akvo kaj grundo bezonataj de homo. Oficistoj de la Organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de UN, esplorinte la lokon, diris, ke ĝi estas la plej maltaǔga loko por homa vivo krom dezerto. Sed tie loĝas preskaǔ 20 mil homoj.




Post efektivigo de la politiko pri helpo al malriĉaj regionoj, multe ŝanĝiĝis la vivoj de homoj en Qibainong-regiono. Laǔ statistiko de la gubernio, post 5-jara strebado, la gubernio konstruis, plibonigis kaj renovigis 1 370 vojojn kun la totala longeco de pli ol 2 mil kilometroj. Estas konstruitaj cementaj vojoj etendiĝantaj al ĉiu vilaĝo, busoj atingas 109 vilaĝojn. Tio solvis la veturan malfacilon de 112,5 mil homoj el 28,8 mil malriĉaj familioj.










Nun cementaj vojoj serpentumas inter montoj kaj valoj, kaj ili helpas lokanojn batali kontraǔ malriĉeco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments