El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis interreta forumo de amaskomunikilaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj Rusio

| 2020-05-28
Bookmark and Share


La 26-an de majo, okazis interreta forumo de amaskomunikilaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj Rusio. La forumo estas kunorganizita de Ĉina Internacia Eldona Grupo, la rusa gazeto Sputnik kaj Instituto pri Malproksim-orientaj Studoj de Rusa Akademio de Sciencoj, kaj estas gastigita de la gazeto Ĉina Bildo kaj la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo. Ĝi estis la unua interreta forumo okazigita de pensfabrikoj de dulandaj amaskomunikiloj. Okaze de la du sesioj de Ĉinio, la ĉi-foja forumo havas la temon "Kunreagi al novaj minacoj, antaŭenigi ekonomian revigliĝon post la epidemio kaj konstrui pli intiman ĉin-rusan kompletan strategian kunlaboran partnerecon". En la forumo pli ol dek gastoj el ĉefaj amaskomunikiloj kaj altnivelaj pensfabrikoj de Ĉinio kaj Rusio faris profundajn diskutojn pri ĉin-rusa kunlaboro dum la epidemio, tutmonda administrado post la epidemio kaj profundigo de ĉin-rusa ampleksa strategia kunlabora partnereco en la nova epoko. 


Redaktoro: Kang Caiqi  





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments