El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Sichuan de Ĉinio: miljara antikva te-ĉevala vojo

| 2020-06-02
Bookmark and Share

Komence de 2020 Xingjing-gubernio de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, komencis riparadon de la sekcio de la antikva te-ĉevala vojo en Daxiang-montaro. Ĝis nun la gubernio riparis vojon je 22,5 kilometroj, novigis hejm-hotelojn, vidindejojn, necesejojn kaj aliajn infrastrukturojn, kio metis bazon por turismo sur la antikva vojo.










La te-ĉevala vojo en sudokcidenta Ĉinio funkciis kiel popola internacia komerc-trairejo, sur kiu la ĉefaj veturiloj estis ĉevaloj. Ĝi ankaŭ estis koridoro por ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter etnoj en sudokcidenta Ĉinio. La vojo originis de antikva negocado per teo kaj ĉevalo ĉe tiama sudokcidenta landlimo de Ĉinio, formiĝis en la 11-a jarcento kaj kulminis meze kaj fine de la Dua Mondmilito. La antikva vojo ne nur kunligas Sichuan, Yunnan kaj Tibeton de Ĉinio, sed ankaǔ etendiĝas al Butano, Nepalo kaj Barato ĝis okcidenta Azio kaj la Ruĝa Maro. La sekcio ĉe Daxiang-montaro estas bone konservata parto de la antikva vojo en Sichuan kaj Tibeto, kaj en 2019 ĝi ricevis la titolon "la plej bela antikva vojo kun arbaro" donita de la Ŝtata Administracio de Forstumo kaj Herbejo de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments