El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlanda amaskomunikilo: Ĉinio antaŭenigas ciferecan monon

| 2020-06-02
Bookmark and Share


La 31an de majo la retejo de la hispana gazeto El Pais publikigis artikolon titolitan "Ĉinio antaŭenigas ciferecan monon". Ĝi klarigas, ke Ĉinio fariĝos la unua lando, kiu emisias ciferecan monon.


Fakte la centra banko de Ĉinio anoncis, ke ĝi havos internajn kaj fermitajn testojn pri cifereca mono en Shenzhen, Chengdu, Suzhou, nova distrikto de Xiong'an kaj sportejoj por la Vintraj Olimpikoj ekde la lasta tagdeko de aprilo.


La monunuo ankoraŭ ne havas oficialan nomon, kaj nun ĝi estas nomata DC/EP, kun la signifo "cifereca mono/elektronika pago". Oni ne diris, kiam ĝi estos valida, tamen rilata anonco klarigas, ke unu el la celoj de ĝiaj unuaj testoj estas "preparado por la Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2022".


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments