El Popola Ĉinio>头条新闻>

60 milionoj da homoj en norda Ĉinio trinkas akvon el suda Ĉinio

| 2020-06-04
Bookmark and Share


Ĝis la 3a de junio la meza itinero de sud-al-norda akvo-deturna projekto funkciis jam 2 000 tagojn. Akvokvanto el la akvorezervejo Danjiangkou al la ĉefa akvokanalo kalkuliĝis al 30 miliardoj da kubaj metroj. 60 milionoj da homoj laŭlonge de la areo kovrita de la projekto trinkas akvon el suda Ĉinio.


La 12an de decembro 2014 oficiale ekfunkciis la meza itinero de sud-al-norda akvo-deturna projekto. En pli ol kvin jaroj, la akvo el suda Ĉinio iom post iom fariĝis ĉefa fonto de trinkakvo en urboj de norda Ĉinio laŭlonge de areo kovrita de la projekto. De suda Ĉinio nun venas pli ol 75% de la akvo uzata en Pekino kaj eĉ 100% en pluraj aliaj urboj! Estas ĝenerale solvita la problemo pri manko de trinkakvo en Pekino, Tianjin, Shijiazhuang kaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj en norda Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments