El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Mediprotektado>

Haizhu-malsekejo fariĝis kandidato por la Dubaja Internacia Premio

| 2020-06-08
Bookmark and Share


Kun aprobo de la Ministerio pri Loĝado kaj Urb-kampara Disvolvado de Ĉinio, Haizhu-malsekejo kandidatiĝos por la 12-a Dubaja Internacia Premio pri la Plej Bonaj Praktikoj por Daŭripova Disvolvo en 2019. Haizhu-malsekejo troviĝas en la urbocentra regiono deKantono, Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Kun totala areo de ĉirkaŭ 1 100 hektaroj, ĝi estas la plej granda kaj plej bone konservata verda kerno de metropolaj centroj en Ĉinio, kaj estas konata kiel "Verda Koro" de Kantono. La malsekejo iam estis tro ekspluatita, sed post 8-jaraj sciencaj protekto kaj restaŭro, la biodiverseco de Haizhu-malsekejo pliboniĝis: la nombro de vaskulaj plantoj plimultiĝis de 379 specoj al 630, specioj de birdoj kreskis de 72 al 177, tiu de fiŝoj de 46 al 58 kaj tiu de insektoj de 66 al 285. La malsekejo fariĝis fenestro pri ekologia konstruado kaj daŭripova disvolvado de la urboj de la Granda Golf-areo Guangdong-Hongkongo-Makao.




Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments