【E-Radio】Ĉinio antaŭenigas ciferecan monon

| 2020-06-08
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– 60 milionoj da homoj en norda Ĉinio trinkas akvon el la sudo

– 300 sensimptomaj infektitoj de nova koronviruso estis trovitaj en Wuhan

– Vendado de bicikloj kreskas en Usono

– Ĉinio antaŭenigas ciferecan monon


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– 60 milionoj da homoj en norda Ĉinio trinkas akvon el la sudo


En decembro 2014 oficiale ekfunkciis la meza itinero de sud-al-norda akvo-deturna projekto. En pli ol kvin jaroj, la akvo el suda Ĉinio iom post iom fariĝis ĉefa fonto de trinkakvo en nordaj urboj de la lando en la areo kovrita de la projekto. El suda Ĉinio nun venas pli ol 75% de la akvo uzata en Pekino!


– 300 sensimptomaj infektitoj de nova koronviruso estis trovitaj en Wuhan


Ekde la 14a de majo preskaŭ 9,9 milionoj da homoj ricevis senpagan nukleacidan teston pri KOVIM-19 en la urbo Wuhan, kaj oni malkovris, ke 0,303% de ili estas sensimptomaj infektitoj. La rezulto de la testado montras, ke sensimptomaj infektitoj estas tre malmultaj kompare kun la tuta loĝantaro, kaj neniu el ili infektis aliajn homojn. La kosto de la nukleacidaj testoj, sume 900 milionoj da juanoj, estis pagita de la registaro.


– Vendado de bicikloj kreskas en Usono


Biciklado populariĝas en Usono dum la epidemio, kaj biciklofabrikoj raportis subitan kreskon en vendado de bicikloj. Laŭ esplorado de NPD-Grupo, vendado de normaj bicikloj por plenkreskuloj kreskis je dekoj eĉ centoj da elcentoj. Laŭ statistiko, vendado de tiaj bicikloj pliiĝis je 121% en marto. Laŭ Dirk Sorenson, analizisto de NPD-Grupo, “Konsumantoj serĉas subĉielajn sportojn por infanoj por pli bone trakti la defiojn resti hejme, kaj bicikloj kontentigas tiun postulon”.


– Ĉinio antaŭenigas ciferecan monon


Centra banko de Ĉinio anoncis testojn pri cifereca mono en Shenzhen, Chengdu, Suzhou, nova distrikto de Xiong'an kaj sportejoj por la Vintraj Olimpikoj ekde la lasta tagdeko de aprilo. La monunuo ankoraŭ ne havas oficialan nomon, kaj estas provizore nomita "cifereca mono aŭ elektronika pago". Oni ne diris, kiam ĝi estos valida, tamen rilata anonco klarigas, ke unu el la celoj de tiuj unuaj testoj estas "preparado por la Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2022".


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments