Teraskampo estas pejzaĝo en Guangxi, Ĉinio
En la komenco de somero, Longji-teraskampo en la Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono prezentas sian specialan belecon -- pli ol 133 hektaroj da teraskampoj harmonie kunestas kun ĉirkaǔaj vilaĝoj kaj domoj.
Teraskampo estas ŝtupa kampo konstruita sur deklivo. Tia agrikultura tekniko efikas por regi teran erozion. Longji-teraskampo estas frue konstruita, troviĝas inter 300 kaj 1 100 metroj super la marnivelo, kaj ĝia plej granda deklivo povas atingi 50 gradojn. En la 19-a de aprilo 2018, rizkulturaj teraskampoj de suda Ĉinio, inkluzive de Longji-teraskampo, ricevis la titolon Tutmonda Agrikultura Kultura Heredaĵo en la 5-a internacia forumo pri gravaj agrikulturaj kulturaj heredaĵoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat