En Ŝanhajo komenciĝis nokta festivalo
La 6-an de junio komenciĝis la 1-a nokta festivalo de Ŝanhajo, kiu daǔros ĝis la 30-a de junio. Intertempe, oni povas partopreni pli ol 180 interesajn programojn en trinkejoj, manĝejoj, librovendejoj, butikoj kaj aliaj lokoj.
Dum la festivalo, preskaǔ 60 ĉiovendejoj plilongigas sian komerc-tempon ĝis la 23-a horo, muzeoj kaj artgalerioj restas malfermitaj nokte kaj 60 artistoj faras prezentadon surstrate.

En Yuyuan-ĝardeno de Ŝanhajo

Prezentado en Yuyuan-ĝardeno 

Dancado en la Ŝtata Kunvena kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo

Aĉetado en nokta bazaro

Knabino en nokta bazaro de Huangpu-distrikto

Legado en librovendejo

Vizitantoj en la Ŝanhaja Muzeo
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



